WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
2 Reĝoj 4
9 - Kaj ŝi diris al sia edzo: Jen mi scias, ke li estas sankta homo de Dio, li, kiu ĉiam preteriras antaŭ ni;
Select
1 - Unu virino el la edzinoj de la profetidoj plendis al Eliŝa, dirante: Via servanto, mia edzo, mortis; kaj vi scias, ke via servanto estis timanta la Eternulon; nun la pruntedoninto venis, por preni miajn du infanojn kiel sklavojn por si.
2 - Kaj Eliŝa diris al ŝi: Kion mi povas fari por vi? diru al mi, kion vi havas en la domo? Ŝi respondis: Via servantino havas en la domo nenion, krom kruĉeto kun oleo.
3 - Tiam li diris: Iru, petu al vi vazojn ekstere, de ĉiuj viaj najbaroj, vazojn malplenajn, kolektu ne malmulte.
4 - Kaj venu kaj ŝlosu la pordon post vi kaj post viaj filoj, kaj enverŝu en ĉiujn tiujn vazojn, kaj, pleniginte, forstarigu ilin.
5 - Kaj ŝi iris de li kaj ŝlosis la pordon post si kaj post siaj filoj. Ili alportadis al ŝi, kaj ŝi verŝadis.
6 - Kiam la vazoj estis plenaj, ŝi diris al sia filo: Alportu al mi ankoraŭ vazon. Sed li diris al ŝi: Ne estas plu vazo. Tiam la oleo haltis.
7 - Kaj ŝi venis kaj rakontis al la homo de Dio. Kaj li diris al ŝi: Iru, vendu la oleon kaj pagu vian ŝuldon, kaj vi kun viaj filoj vivos per la restaĵo.
8 - Unu tagon Eliŝa venis Ŝunemon; tie estis unu riĉa virino, kiu retenis lin, ke li manĝu ĉe ŝi. Kaj ĉiufoje, kiam li venis, li iradis tien, por manĝi.
9 - Kaj ŝi diris al sia edzo: Jen mi scias, ke li estas sankta homo de Dio, li, kiu ĉiam preteriras antaŭ ni;
10 - ni faru malgrandan supran ĉambreton, kaj ni metu tien por li liton kaj tablon kaj seĝon kaj lumingon, kaj ĉiufoje, kiam li venos al ni, li tien iru.
11 - Unu tagon li venis tien, kaj li iris en la supran ĉambreton kaj kuŝiĝis tie.
12 - Kaj li diris al sia junulo Geĥazi: Alvoku tiun Ŝunemaninon. Kaj tiu vokis ŝin, kaj ŝi aperis antaŭ li.
13 - Kaj li diris al li: Diru al ŝi: Jen vi prizorgis por ni ĉion ĉi tion; kion mi povas fari por vi? ĉu vi bezonas ion diri al la reĝo aŭ al la militestro? Sed ŝi respondis: Mi loĝas ja meze de mia popolo.
14 - Kaj li diris: Kion do ni povas fari por ŝi? Tiam Geĥazi diris: Ho, ŝi ne havas filon, kaj ŝia edzo estas maljuna.
15 - Kaj li diris: Alvoku ŝin. Kaj li vokis ŝin, kaj ŝi stariĝis ĉe la pordo.
16 - Kaj li diris: Post unu jaro en ĉi tiu tempo vi enbrakigos filon. Kaj ŝi diris: Ne, mia sinjoro, homo de Dio, ne mensogu al via servantino.
17 - Sed la virino gravediĝis, kaj naskis filon en la sekvanta jaro en la sama tempo, kiel diris al ŝi Eliŝa.
18 - La infano fariĝis granda. Unu tagon li iris al sia patro, al la rikoltantoj.
19 - Kaj li diris al sia patro: Mia kapo, mia kapo! Kaj tiu diris al sia junulo: Portu lin al lia patrino.
20 - Kaj li prenis lin kaj alportis lin al lia patrino; li sidis sur ŝiaj genuoj ĝis tagmezo, kaj mortis.
21 - Tiam ŝi iris kaj metis lin sur la liton de la homo de Dio kaj ŝlosis post li kaj eliris.
22 - Kaj ŝi vokis sian edzon, kaj diris: Sendu al mi unu el la junuloj kaj unu el la azeninoj, mi kuros al la homo de Dio kaj revenos.
23 - Li diris: Por kio vi iras al li? hodiaŭ estas nek monatkomenco, nek sabato. Sed ŝi diris: Estu trankvila.
24 - Kaj ŝi selis la azeninon, kaj diris al sia junulo: Konduku kaj iru, ne retenu min en la rajdado, ĝis mi diros al vi.
25 - Kaj ŝi iris kaj venis al la homo de Dio, sur la monton Karmel. Kiam la homo de Dio ŝin ekvidis de malproksime, li diris al sia junulo Geĥazi: Jen estas tiu Ŝunemanino;
26 - kuru do al ŝi renkonte, kaj diru al ŝi: Kiel vi fartas? kiel fartas via edzo? kiel fartas la infano? Ŝi diris: Ni fartas bone.
27 - Kaj ŝi aliris al la homo de Dio sur la monton kaj ekkaptis liajn piedojn. Geĥazi aliris, por forpuŝi ŝin; sed la homo de Dio diris: Lasu ŝin, ĉar ŝia animo estas afliktita; kaj la Eternulo kaŝis antaŭ mi kaj ne sciigis al mi.
28 - Kaj ŝi diris: Ĉu mi petis filon de mia sinjoro? ĉu mi ne diris: Ne trompu min?
29 - Kaj li diris al Geĥazi: Zonu viajn lumbojn, kaj prenu en vian manon mian bastonon kaj iru. Se vi renkontos iun, ne salutu lin; kaj se iu vin salutos, ne respondu al li. Kaj metu mian bastonon sur la vizaĝon de la knabo.
30 - Sed la patrino de la knabo diris: Mi ĵuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj li leviĝis, kaj iris post ŝi.
31 - Geĥazi iris antaŭ ili, kaj li metis la bastonon sur la vizaĝon de la knabo; sed ne aperis voĉo nek sento. Kaj li revenis renkonte al li, kaj sciigis al li, dirante: La knabo ne vekiĝis.
32 - Tiam Eliŝa eniris en la domon, kaj vidis, ke la mortinta infano estas kuŝigita sur lia lito.
33 - Kaj li eniris kaj ŝlosis la pordon post ili ambaŭ, kaj ekpreĝis al la Eternulo.
34 - Kaj li iris kaj kuŝiĝis sur la infano, kaj almetis sian buŝon al lia buŝo kaj siajn okulojn al liaj okuloj kaj siajn manojn al liaj manoj, kaj etendis sin sur li. Kaj la korpo de la infano varmiĝis.
35 - Kaj li releviĝis kaj iris en la domo tien kaj reen, kaj venis kaj etendis sin sur la infano. Kaj la knabo ternis sep fojojn, kaj la knabo malfermis siajn okulojn.
36 - Tiam li vokis Geĥazin, kaj diris: Alvoku tiun Ŝunemaninon. Kaj li vokis ŝin, kaj ŝi venis al li, kaj li diris: Prenu vian filon.
37 - Kaj ŝi venis kaj ĵetis sin al liaj piedoj kaj adorkliniĝis ĝis la tero; kaj ŝi prenis sian filon kaj eliris.
38 - Eliŝa reiris Gilgalon. Estis malsato en la lando; kaj la profetidoj sidis antaŭ li. Kaj li diris al sia junulo: Starigu la grandan kaldronon kaj kuiru supon por la profetidoj.
39 - Sed unu el ili eliris sur la kampon, por kolekti verdaĵon; kaj li trovis sovaĝan volvokreskaĵon kaj kolektis de ĝi kolocintojn, plenan sian veston. Kaj li venis kaj tranĉis ilin en la kaldronon kun la supo, ĉar ili ne sciis, kio tio estas.
40 - Kaj ili elverŝis al la homoj, por manĝi. Sed kiam tiuj ekmanĝis el la supo, ili ekkriis kaj diris: Morto estas en la kaldrono, ho homo de Dio! Kaj ili ne povis manĝi.
41 - Tiam li diris: Alportu farunon. Kaj li enŝutis en la kaldronon, kaj diris: Verŝu al la homoj, ke ili manĝu. Kaj jam estis nenio malbona en la kaldrono.
42 - Venis homo el Baal-Ŝaliŝa, kaj alportis al la homo de Dio unuaaĵon de pano: dudek hordeajn panojn kaj freŝajn grajnojn en sia saketo. Kaj ĉi tiu diris: Donu al la homoj, ke ili manĝu.
43 - Lia servanto diris: Kiel mi povas tion doni al cent homoj? Sed li diris: Donu al la homoj, ke ili manĝu; ĉar tiele diras la Eternulo: Oni manĝos, kaj ankoraŭ iom restos.
44 - Kaj li donis al ili, kaj ili manĝis, kaj iom ankoraŭ restis, konforme al la vorto de la Eternulo.
2 Reĝoj 4:9
9 / 44
Kaj ŝi diris al sia edzo: Jen mi scias, ke li estas sankta homo de Dio, li, kiu ĉiam preteriras antaŭ ni;
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget